Recenzo de la libro Rapley, Ian. 2024. Green star Japan: Esperanto and the international language question. Honolulu: Hawai’i University Press
Esperantologio / Esperanto Studies · 2025
DOI: 10.59718/ees10758 ↗Kurz gefasst
Fachartikel in der Zeitschrift Esperantologio / Esperanto Studies, 2025. Verfasst von Ulrich Lins.
Abstract (Originalsprache)
Pri “Esperanto en Japanio” temas tiu ĉi libro de la brita japanologo Ian Rapley. Enkonduke li konstatas, ke la temo ĝis nun ricevis nur marĝenan trakton en la historiografio pri Japanio. Por montri, ke tiu neglekto estis erara, li unue levas la demandon, kiel la lando rilatis al la ekstera mondo, kiam meze de la 19a jarcento ĝi forlasis sian longan izolitecon. Observante la alvenon de eksterlandaj ŝipoj en siaj havenoj, Japanio devis rapide esplori, kio konsistigas la potencon de la fremduloj kaj kiel ĝi armu sin kontraŭ deekstera minaco. Por lerni tion ĝi komence dependis de la nederlanda lingvo, kiu estis la ĉefa perilo de scio antaŭ la malfermiĝo. Baldaŭ la japanoj komprenis, ke por la grandega ekonomia kaj politika tasko konstrui modernan ŝtaton ili devas ankaŭ lingve adaptiĝi. Estis interligiĝo de du taskoj: reformoj en la japana lingvo kaj energiaj paŝoj por aranĝi la manieron de komunikiĝo kun la mondo ekster la propraj landlimoj. La defio de modernigo portempe naskis radikalajn ideojn kiel tiun, ke Japanio devos forskui sian lingvon kaj komplikan skribon kaj plene transiri al la angla lingvo.
Zitieren
APA
Lins, U. (2025). Recenzo de la libro Rapley, Ian. 2024. Green star Japan: Esperanto and the international language question. Honolulu: Hawai’i University Press. Esperantologio / Esperanto Studies. https://doi.org/10.59718/ees10758
Vancouver
Lins U. Recenzo de la libro Rapley, Ian. 2024. Green star Japan: Esperanto and the international language question. Honolulu: Hawai’i University Press. Esperantologio / Esperanto Studies. 2025. doi:10.59718/ees10758
BibTeX
@article{Lins2025,
author = {Lins, Ulrich},
title = {Recenzo de la libro Rapley, Ian. 2024. Green star Japan: Esperanto and the international language question. Honolulu: Hawai’i University Press},
journal = {Esperantologio / Esperanto Studies},
year = {2025},
doi = {10.59718/ees10758}
}
EUVIMED